Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Group of the Progressive Alliance of Socialists and Democrats in the European Parliament | |||||
politika grupo de Eŭropa Parlamento | |||||
Komenco | 12-a de junio 2009 vd | ||||
Antaŭe | Socialist Group in the European Parliament vd | ||||
Ideologio | |||||
Ĉefestro(j) | Iratxe García • Martin Schulz • Hannes Swoboda • Martin Schulz • Gianni Pittella • Udo Bullmann vd | ||||
Membro de | Progresema Alianco vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj, S&D (angle Progressive Alliance of Socialists and Democrats) estas socialdemokrata frakcio en la 7-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento, fondita la 23-an de junio 2009.
La frakcio anstataŭigis la ĝistiaman grupon de Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES). La ŝanĝon de la nomo kaŭzis la eniro de membroj de la itala Demokrata Partio, en kiu aktivas politikistoj, kiuj antaŭe membris en partioj ligitaj al grupoj kristandemokrata kaj liberala. La novan nomon proponis la prezidanto de la frakcio, Martin Schulz.
Komence de la oficperiodo (14-a de julio 2009) S&D nombris 184 deputitojn kaj estis la dua plej granda grupo en la Eŭropa Parlamento.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search